akcipitrokulo: (Default)
[personal profile] akcipitrokulo posting in [community profile] esperantofanfic
Saluton!

Mi ĵus forlasis lj, kaj mi volis montri tiun tradukon al vi!


La universo parolas en multi lingvoj, sed en nur unu voĉo.
La lingvo ne estas Narna, aŭ Homa, aŭ Centara, aŭ Gejma aŭ Minbara.

Ĝi parolas en la lingvo de espero.
Ĝi parolas en la lingvo de fido.
Ĝi parolas en la lingvo de forto kaj la lingvo de kompato.
Ĝi estas la lingvo de la koro kaj la lingvo de la animo.
Sed ĉiam estas la sama voĉo.

Ĝi estas la voĉo de niaj antaŭuloj parolantaj tra ni, kaj la voĉo de niaj hereduloj atendantaj naskiĝi.
Estas la eta, kvieta voĉo kiu diras; Ni estas unu.

Senkonsidere la sango; senkonsidere la haŭto; senkonsidere la planedo; senkonsidere la stelo; ni estas unu.
Senkonsidere la doloro; senkonsidere la tenebro; senkonsidere la perdo; senkonsidere la timo; ni estas unu.

Ĉi tie, kunvenanta kun komuna celo, ni konsentas rekoni ĉi tiun unikan veron, kaj ĉi tiun unikan regulon;
Ke ni devas konduti afable unu al la alia.

Ĉar ĉiu voĉo riĉigas nin kaj nobligas nin kaj ĉiu perdita voĉo malkreskigas nin.

Ni estas la voĉo de la universo, la animo de kreaĵo, la fajro ke lumigos la vojon al pli bona estonteco.

Ni estas unu.

Date: 2017-04-07 02:23 pm (UTC)
lusentoj: (汗)
From: [personal profile] lusentoj
Saluton!!! Kiel sentas aniĝi al DW? haha. Mi estas novulo mem

Date: 2017-05-03 11:36 am (UTC)
lusentoj: (Default)
From: [personal profile] lusentoj
Ho, mi samfaris... LJ malfeliĝigas min freŝtempe. Ili eĉ mismalekzistigis mian konton (miskredis ke mia konto estis spam-konto) : /

Mi estas tre okupata nun danke al lernejaĵoj sed volas skribi pliajn verkojn esperante kaj plenigi ĉi community!

Profile

Fanfiction in Esperanto / Fanatikafikcio en espera

April 2017

S M T W T F S
      1
23456 78
9101112131415
16171819202122
23242526272829
30      

Page Summary

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jun. 20th, 2025 12:41 pm
Powered by Dreamwidth Studios